album cover
Sunsubiro
album cover
Sunsubiroは、アルバム『{albumName}』の一部として2024年3月8日にVinilkosmoによりリリースされましたBela vivo (Esperanto) - EP
2024年3月8日
レーベルVinilkosmo
BPM160
メロディック度
アコースティック度
ヴァランス
ダンサビリティ
エネルギー

歌詞

04- Sunsubiro
Teksto kaj muziko: Thimoty Gallego Pineda
Ŝi parolas al mi pri vivo kaj amo
Kaj mi aŭskultas al ŝi sed kion serĉas la kor’?
Korbatoj ekviglas kiam mi aŭskultas ŝian voĉon
Ĉe ĉiu rideto mia korpo serĉas ŝian varmon
Belas la nokt’
Belas la nokt’
Ni sidas sur monteto nokte kaj vidas la falstelojn super ni
Mi sentas ke vi spiras forte, el koro al kor’ ni lasu la magion flui
Ŝi parolas al mi pri si, pri la stelaroj
Kaj mi aŭskultas al ŝi, tion volas la kor’
Korbatoj ekviglas kiam mi aŭskultas ŝian voĉon
Ĉe ĉiu rideto vidas mi belecon
Ni sidas sur monteto nokte kaj vidas la falstelojn super ni
Mi sentas ke vi spiras forte, el koro al kor’ ni lasu la magion flui
Ili kaj la sunsubir’
Ili kaj la sunsubir’
Ili kaj la sunsubir’
“Vi kaj mi” bela frazo kredas mi
Written by: Thimoty Gallego Pineda
instagramSharePathic_arrow_out􀆄 copy􀐅􀋲

Loading...